Bruligita preĝejo de Kolmar en 1572 :
La incendion kaŭzis malzorgemo de laboristoj, kiuj klopodis sigeli per fandita plumbo la fer-krampojn de balustradoj ĉe la supro de la defluila muro2 de la navo. La vento, kiu akrigis la sinistron forĵetis braĝojn ĝis sur la kvartalon de Aŭgustinoj, kaŭzante multajn incendiojn al la tegmentoj.
Malrapide
la giganta incendio konsumis la altajn partojn de la ĥorejo, de la
transepto
kaj de la navo. Fine la suda turo ankaŭ ekflamigis de malsupre supren,
kiel
giganta torĉo. La kulmina spajro3, la sonoriloj –
krom unu
nura- estis neniigitaj en unu hor-daŭro. La fandita plumbo elŝprucis el
la
gargojloj; la sonoril-turetoj, pinakloj, balustradoj kaj ŝtonaj
frontaĵoj, la
vitraloj eksplodis, dum la sonoril-turo fendiĝis pro la dilatado de
feroj, ĝis-blanke
varmigitaj.
La incendio ĉion detruis, en apokalipsa ronkado, ĝis noktiĝo. Ok monatojn pli malfrue, la supra volbo de la turo cindrigita disfalegis pro la frosto-efiko, dispremante en sia falo la internajn skafaldojn la 31an de januaro 1573.
Sed,
de la semajno antaŭ la Sankta-Gallo
de 1572, estis denove re-starigitaj la ĉarpentaĵoj de la ĥorejo. En
Pasko 1573,
la tuton de la tegmentoj oni restaŭris, ankaŭ la sonoril-turon kaj la
horloĝon.
La bernano Francisko Sermund fandis la novajn sonorilojn en la fosaĵo
de
Kerkerthor-pordo. En majo, la sonoriloj estas pesitaj, baptitaj kaj
remuntitaj
en la turo.
La
refaro de la sonoril-turo
sumiĝis je 86000 pundoj, inkluzive de la konstruo de nova
vigil-posteno, sur
kiu staras kupra paviljono kaj lanterno4, kiuj plu
restas ĉeloke ĝis nun. La restaŭrigaj laboroj, efektivigitaj de majstro
Ambroise Muller, el Kajzerŝtul, finiĝis la 8an de oktobro 1574. La
katastrofo, kiu
evidente estis sorbinta ĉiujn resursojn de la Kapitulo havos
konsekvencojn sur
l’agado de la daŭra laborejo de la kapitula kirko kaj definitive
kompromitis la
fin-konstruon de la Norda Turo.
Radukis:
Pierre Grollemund / reviziis Claude bensimon
Arkitekturaj
terminoj:
1/
kapitula kirko (PIV): Katolika preĝejo, regata de Kapitulo de
kanonikoj: ne-pastraj membroj kiuj kunvenas en la
preĝejo, regas
ekonomie la monumenton.
2/
transepto (PIV): parto de kristana krucformaj preĝejo, kiu ortangule
kruciĝas
kun la navo kaj formas la brakojn de la kruco
3/
spajro (PIV) : turpinto de kristana preĝejo aŭ katedralo
4/ Lanterno (PIV) : kroma tureto aldonita sur supro de turo.
Foto 3: Supre de la nura turo staras lanterno, kovrita per kupro. Fonto: Collegiale-Saint-Martin-Colmar-03-©-French-Moments.webp |