Bruligita preĝejo de Kolmar:

TAKE KROM-ARTIKOLOJ

Enkonduko: en la revuo KONSTRUADO-kajero 2020, aperis pluraj artikoloj pri la rekonstruado de brulintaj katedraloj, precipe Nia Damo de Parizo, kiun frapis terura incendio en 2019.

Legante libron pri la historio de la urbo COLMAR en Alzaco, ni eksciis, ke ankaŭ la preskaŭ-katedralo de tiu urbo spertis tian katastrofon, en 1572: ĉu la tiamaj respondeculoj kapablis restaŭri la monumenton?

 La aŭtoro notis en la antaŭa paĝo, ke virinoj kulpigitaj pro sorĉado estis viv-bruligitaj en la regiono, kio bedaŭrinde okazis en tiu brilega periodo Renesanco!

Fontoj: Libro “Si Colmar m’était conté” [Se iu rakontus al mi la historion de Kolmaro]

Rimarko: en la revuo KONSTRUADO-kajero 2023 aperis longa artikolo por kompari la klopodojn de mezepokaj arkitektoj por mastri fortojn ĉe volboj en romanika kaj gotika monumentoj, kun aldono de tre utila terminologio.

 

Ĉu estas justa kontraŭbato? En la 23a de la sama jaro, [1572] je la 12a horo kaj duono, la ĉarpentaĵoj de la katedralo1 (kapitula kirko) Sankta Marteno ekflamiĝis.


Foto 1: Nuna aspekto de la Kirko: Nur unu turo. Notu la cikonio-neston supre de la ĥorejo kaj la kontraŭ-fulman stangon sur la firsto. (Foto TAKE)

 La incendion kaŭzis malzorgemo de laboristoj, kiuj klopodis sigeli per fandita plumbo la fer-krampojn de balustradoj ĉe la supro de la defluila muro2 de la navo. La vento, kiu akrigis la sinistron forĵetis braĝojn ĝis sur la kvartalon de Aŭgustinoj, kaŭzante multajn incendiojn al la tegmentoj.


Foto 2: Ĉirkaŭ la mura defluilo kuras balustrado, antaŭ kelkaj jaroj renovigita. Notu la belan aspekton de la tegmento el koloraj tegoloj cathédrale de colmar photos – Recherche Google

Malrapide la giganta incendio konsumis la altajn partojn de la ĥorejo, de la transepto kaj de la navo. Fine, la suda turo ankaŭ ekflamigis de malsupre supren, kiel giganta torĉo. La kulmina spajro3, la sonoriloj – krom unu nura- estis neniigitaj en unu hor-daŭro. La fandita plumbo elŝprucis el la gargojloj; la sonoril-turetoj, pinakloj, balustradoj kaj ŝtonaj frontaĵoj, la vitraloj eksplodis, dum la sonoril-turo fendiĝis pro la dilatado de feroj, ĝis-blanke varmigitaj.

La incendio ĉion detruis, en apokalipsa runkado, ĝis noktiĝo. Ok monatojn pli malfrue, la supra volbo de la turo, cindrigita, disfalegis pro la frosto-efiko, dispremante en sia falo la internajn skafaldojn, la 31an de januaro 1573.

 

 Sed, de la semajno antaŭ la Sankta-Gallo de 1572, estis denove re-starigitaj la ĉarpentaĵoj de la ĥorejo. En Pasko 1573, la tuton de la tegmentoj oni restaŭris, ankaŭ la sonoril-turon kaj la horloĝon. La bernano Francisko Sermund fandis la novajn sonorilojn en la fosaĵo de Kerkerthor-pordo. En majo, la sonoriloj estas pesitaj, baptitaj kaj remuntitaj en la turo.


Foto 3: Supre de la nura turo staras lanterno, kovrita per kupro. Fonto: Collegiale-Saint-Martin-Colmar-03-©-French-Moments.webp

La refaro de la sonoril-turo sumiĝis je 86000 pundoj, inkluzive de la konstruo de nova vigil-posteno, sur kiu staras kupra paviljono kaj lanterno4, kiuj plu restas ĉeloke ĝis nun. La restaŭrigaj laboroj, efektivigitaj de majstro Ambroise Muller, el Kajzerŝtul, finiĝis la 8an de oktobro 1574. La katastrofo, kiu evidente estis sorbinta ĉiujn resursojn de la Kapitulo havos konsekvencojn sur l’agado de la daŭra laborejo de la kapitula kirko kaj definitive kompromitis la fin-konstruon de la Norda Turo.

Radukis: Pierre Grollemund / reviziis Claude bensimon

Arkitekturaj terminoj:

1/ kapitula kirko (PIV): Katolika preĝejo, regata de Kapitulo de kanonikoj: ne-pastraj membroj kiuj kunvenas en la preĝejo, regas ekonomie la monumenton.

2/ transepto (PIV): parto de kristana krucformaj preĝejo, kiu ortangule kruciĝas kun la navo kaj formas la brakojn de la kruco

3/ spajro (PIV) : turpinto de kristana preĝejo aŭ katedralo

4/ Lanterno (PIV) : kroma tureto aldonita sur supro de turo.