|
La laboro de la arkitekturistoj
temas pri la projektado kaj konstruado de la homa konstruota fizika medio.
Tiu difino meritas mallongan klarigadon pri kiel la fakuloj pri arkitekturo,
ne ĉiam titolitaj arkitekturistoj, sed devenintaj el diversaj kampoj,
historie traktis diversajn agadojn, kunlaborante aŭ konkurante kun aliaj
profesiuloj kaj tiel prezizigante la oficon de la arkitekturistoj. (Bedaŭrinde,
mia kono limiĝas al okcidenta historio). Antikve, la agado de arkitekturistoj
konsistis en projekti kaj direkti la konstruadon de gravaj, tre simbolemaj
kaj reprezentemaj konstruaĵoj (temploj, palacoj, ktp) kiuj bezonis la
plej artan komponadon. Tiel okazis ekzemple en antikva Grekujo kie arkitekturo
atingis altegan nivelon kaj arkitekturistoj, konsekvence, altan rekonon.
Kelkaj nomoj de famaj grekaj arkitekturistoj estas ankoraŭ konataj.
La loĝejoj en Grekujo, tamen, estis tre simple
konstruitaj, ili ne estis objekto de intelekta aŭ arta agado. Kaj, kvankam
ekzistis projektitaj urboj, kutime ili kreskis malprojektite. Mi pensas
ke ĉie ekzistis tia distingo inter popola arkitekturo, farita de taskestroj
kaj reprezentema arkitekturo farita de arkitekturistoj. Evidente, ili
ĉiam multe influis sin reciproke.
La Romiaj arkitekturistoj prenis la supraĵan aspekton
de la greka arkitekturo kaj surmetis ĝin sur fortikajn konstruaĵojn,
faritaj kiel la inĝenieraj konstruaĵoj de tiu epoko (pontoj, akveduktoj,
remparoj, ktp). La romaj arkitekturistoj, do, kvankam aŭtoroj de impresaj
konstruaĵoj, iomete iĝis ornamistoj kompare kun la grekaj.
Dum Renesanco, la plej elstaraj artistoj, ekzemple
Michelangelo aŭ Bernini, kiuj estis precipe skulptistoj, ricevis la taskojn
projekti gravajn templojn kaj urbajn ordigadojn. La riĉeco de italaj
renasencaj urboj elfluis kiel belegaj placoj kaj arkitekturoj. Ilia agado
atingis de la freskoj kaj skulpturoj ĝis la urba projektado. Kiam la
homoj kuniĝis en grandaj urboj kaj la reĝoj amasigis graflandojn kaj
povojn, la projektado de reprezentemaj ĉefurboj kie la reĝoj starigis
siajn palacojn iĝis nova celo de la registoj kaj nova tasko por eŭropaj
barokaj arkitekturistoj. La longaj radiusaj aleoj en Romo reprezentas
kaj dissendas la papan povon, kaj tiuj de Versailles kaj Karlsruhe tiujn
de la respektivaj reĝoj.La projektado de la palaco de Versailles estas
bona ekzemplo pri la kunlaborado de arkitekturistoj kaj pejzaĝistoj.
Tie, la naturo eĉ prenas la geometrion de la arkitekturo.
La malkovrado de Ameriko estis okazo por projekti
urbojn tute kaj dekomence. Unue per simpla kvadrumado kaj poste per pli
kompleksaj teksaĵoj, kiel tiu de Washington, projektita de la arkitekturisto-inĝeniero
Pierre Lԅnfant. La amasiĝado de la homoj en la urboj dum industria revolucio
igis la urbojn malsanigaj. La fabrikoj kaj la domoj kunstaris, la evakuado
de malpuraĵoj estis malsufiĉa, la trafiko malfluida, ktp. Nur la inĝenieroj
povis solvi tiun situacion. Oni bezonis starigi novajn urbajn regulojn
pri konstruado kaj novajn leĝojn pri havrajtoj antaŭ la
publika utileco, ĉar la franca revolucio jam forigis la absolutajn povojn
de la reĝoj.Tiam, Parizo subiĝis al plej vasta transformado. Ĝiaj stratoj
ankoraŭ estas projektitaj laŭ la baroka desegnado, la monumentoj estas
fokusoj de la aleoj. Iom poste, la hispana inĝeniero Ildefonso Cerdᬠ
projektis vastan pliampleksigadon por Barcelono. Simple desegnita per
kvadrumado, ĝi preskaŭ ne prezentas barokan desegnadon. La celo estis
konstrui bone ordigotan urbon. Densa, sed kun sufiĉe da verdaĵo kaj
bone traveturebla. Dum tiu epoko, la plimulto de arkitekturistoj denove
iĝis ornamistoj kaj pli dediĉis al ripetado de antikvaj stiloj ol al
kreado de novaj formoj, dum la inĝenieroj, konuloj de la novaj teknikoj
de konstruado projektis la novajn konstruaĵojn: fabrikojn, stacidomojn,
kaj finfine eĉ monumentoj kiel la turo Eiffel.
La disvolvado de la industrio ebligis la distribuadon
de tre diversaj produktoj kaj aperigis gravajn sociajn ŝanĝojn.
La arta avangardo, plimulte politike maldekstra,
komence de la XX-a jarcento, komprenis tiajn sociajn ŝanĝojn kaj konkludis
ke ili devas projekti pli simplajn kaj bone funkciantajn objektojn por
industria ripetado (la japana meblado kaj arkitekturo havis grandan influon
sur tiuj artistoj). La arkitekturistoj same ekaplikas la industriajn teknikojn
kaj materialojn. Laŭ la avangardo, (la ĝermana lernejo Baŭaŭs estas
la plej perfekta ekzemplo de tiu komprenado), arkitekturo devas esti taŭga
ujo por la ceteraj artoj.La celo de tiuj artistoj-arkitekturistoj, estis
kontroli la tutan konstruadon de la homa medio, helpitaj per sciencaj,
objektivaj metodoj (ergonomio, psikologio "gestalt", ktp), de la plej
malgranda meblo ĝis la tuta urbo. La plej ambiciemaj el ili eĉ imagis
kiel la pliboniĝo de la konstruota medio povos ŝanĝi kaj plibonigi
la socion.
La plej influanta avangarda arkitekturisto, la svis-franco Le Corbusier
estis ankaŭ pentristo kaj ricevis arkitekturistan titolon nur honore.
Lastatempe arkitekturo daŭre ricevis kontribuojn el diversaj kampoj,
ekzemple tiun (naivan sed interesan) de kelkaj artistoj kun inklino por
ekologiismo, kiel la aŭstro Hundertwasser aŭ la hispano César Manrique
el la Kanaria Insularo (kie mi loĝas).
Tiel, la kampo de agado de la arkitekturistoj variis
kaj daŭre varias laŭ tempoj kaj landoj. La laboro de la arkitekturistoj,
ĝenerale, ne plu estas tiel arta kiel tia de la grekaj praarkitekturistoj.Sed,
se la laboro rutiniĝis, ĝi ankaŭ diversiĝis. Hodiaŭ oni povas trovi
tra la mondo arkitekturistojn, kiuj okupiĝas pri konstruaĵa projektado,
konstruada kontrolado, desegnado de la urbo aŭ starigado de la urbaj
reguloj el la urbestraro, kiel pejzaĝistoj, projektistoj de meblado,
en la industrio, en taksado de konstruaĵoj, konsilante la asekurantajn
firmaojn pri la kvalito de la konstruaĵoj, aŭ eĉ en kalkulado de strukturoj.
|