|
En la mondo ekzistas preskaŭ kvinmil lingvoj.
Ne ĉiuj el ili estas uzataj en tekniko. Nur en kvar lingvoj de la mondo
estas publikaĵoj pri ĉiuj fakoj de scioj: la angla, la rusa, la ĉina
kaj la franca. En la unua kvarono de la deknaŭa jarcento en Rusio estis
diskutata la demando pri taŭgeco de la rusa lingvo por instruado en universitatoj.
La plej malnova Moskva universitato ekzistis jam dum pli 50 ol jaroj,
tamen bazaj lingvoj de instruado estis la latina kaj la germana. Historia
sorto evoluis tiel, ke la angla lingvo en nuntempo ne scias al si egalaj
kiel lingvo de internacia komunikado, kiel lingvo de monda scienco kaj
tekniko. Tamen evoluo de la monda socio disvolviĝas tiel, ke sur la arenon
eliras novaj naciaj ŝtatoj, novaj lingvoj fariĝas apartenaĵoj de moderna
civiliza socio. Eŭropo unuiĝas, tamen Eŭropa Unio estas kaj restas
laŭ sia statuto multelingva.
La fakto, ke bezonas studi fremdajn lingvojn
diversaj specialistoj, inkluzive ankaŭ inĝenieroj, ne elvokas dubojn.
Tiu problemo havas du flankojn: social-instruan kaj ekonomian. Antaŭ
longe formiĝis opinio, ke lingva diverseco estas nur domaĝa obstaklo
sur vojo de kulturo, kaj studado de fremdaj lingvoj estas neevitebla malboneco
de ĉia klerigo. Aldone iuj psikologoj konfirmas, ke proksimume 15% da
homoj ne kapablas ellerni fremdan lingvon, estinte tre talentaj en multaj
aliaj aferoj. Tamen, samtempe ĉiu lingvo aparte, eĉ plej malriĉa kaj
kruda, per si mem indas la plej fiksan atenton. Ĉiu lingvo estas parto
de la ĝenerala monda kulturo. Tiun ideon esprimadis multaj pensuloj de
la pasinto kaj la nuntempo. Popoloj riĉigas siajn lingvojn prunte prenante
apartajn vortojn kune kun novaj nocioj el aliaj lingvoj.
La hungaria reĝo Iŝtvan komence de la dekunua
jarcento skribis: " Gastoj, alvenantaj el diversaj landoj, alveturigas
lingvojn, morojn, ilojn kaj diversan armilon, kaj tiu tuta diverseco servas
al la regno kiel ornamo. Ĉar regno, en kiu estas nur sola lingvo kaj
sola moro, estas malforta kaj malfirma." Pli malfrue al li reeas M.V.Lomonosov:
" Karlo la Kvina, la roma imperiestro, diris, ke la hispana lingvo kun
la Dio, la franca - kun amikoj, la germana - kun malamikoj, la itala -
kun ina sekso estas dece paroli ." La fama rusa sciencisto ( historiisto,
fizikisto, kemiisto, minerologo, pentristo kaj poeto ) estis adone poligloto.
En la jaro 1760 li skribis, ke li scias perfekte la francan, la anglan,
la italan, la polan, la hungaran, la latvan, la romian, la judan, la eladan,
la slovenan, la rusian, forgesinte mencii la latinan, en kiu li abunde
korespondis kaj prelegis, kaj la germanan, en kiu li lernis en Germanio,
kaj kiu estis la ĉefa en la familio. Entute li en tiu aŭ alia grado
posedis 28 lingvojn kaj tial facile sentis lukson de la hispana, vivecon
de la franca, fortikecon de la germana kaj teneron de la itala. Fine de
la dudeka jarcento similan ideon eldiris la fama germana verkisto Herman
Hesse: "Ĉiu nova lingvo, kiun ni studas, estas nova eksciado de la mondo".
Diego Marani, tradukisto, rimarkis, ke ĉetable
diversnaciaj tradukistoj elektas por interparoloj internacian miksaĵon,
sed ne unu lingvon. Post la dua monda milito en Eŭropo studado de fremdaj
lingvoj iĝis moda. Preskaŭ ĉiu eŭropano havas rezerve iun provizon
de vortoj kaj esprimoj el la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Se el memoro elflugas
la angla varianto, ĝin anstataŭas la franca aŭ la germana. Marani nomis
tian interparolan miksaĵon "europanto". Komunikado en "europanto" disvastigiĝas
laŭ Eŭropo kun envia rapideco. La konvena paĝo en Interreto estas regule
pleniĝanta.
Tamen "europanton" ne eblas trakti kiel lingvon
en ĝeneralakceptita senco de la vorto. Ĉe formiĝo de nova etno neniam
aperas nova lingvo, ĉiam unu el lingvoj iĝas venkinto, forpelante alian.
Malgraŭ tio multaj regantoj kaj filozofoj parolis
kaj daŭre parolas pri neceso de unu komuna por ĉiuj monda lingvo. Temas
pri aŭ unu el nun ekzistantaj vivaj lingvoj, aŭ pri artefarita lingvo,
ne estanta viva por eĉ ne unu popolo.
La historio montras al ni ekzemplojn de uzo de
viva lingvo kiel la internacia : en Eŭropo post la formiĝo de la Roma
Imperio regis la latina, poste venis erao de naciaj lingvoj. En la mahometa
mondo la araba lingvo longtempe estis ne nur lingvo de la religio, sed
ankaŭ lingvo de la scienco: el la araba dum mezepoko multo estis tradukita
en la latinan. Post la fino de la tridekjara milito ĝis interkonsento
pri la Versajla paco estis periodo de rego de la franca lingvo. Post la
unuiĝo de Germanio ekde la dua duono de la deknaŭa jarcento komenciĝis
konkerado far' de nova imperio en ĉiuj sferoj: politika, ekonomia kaj
lingva. La germana lingvo komencis akiri firmajn poziciojn kiel la ĉefa
lingvo de la scienco kaj tekniko ne nur en Germanio kaj Aŭstro-Hungario,
sed ankaŭ en multaj aliaj landoj, inkluzive Rusion. Post la unua mondmilito
komenciĝis senanaloga disvastiĝo de la angla lingvo. Al la fino de la
dua jarmilo ĉiu sepa loĝanto de la planedo en tiu aŭ alia grado posedas
tiun lingvon. Kaj en la deksesa jarcento la angla sciencisto Riĉard Malkaster
skribis: "La angla estas malmultsignifa. Ĝin oni scias nur sur nia insulo,
sed ĉi tie ne ĉie."
Kaj nun pli ol duono de monda scienc-teknika
informo estas publikata en la angla lingvo. Scio de la angla lingvo en
multaj landoj iĝis neceso por sukcesa kariero. Tamen ĉe komunikado inter
du homoj en la gepatra lingvo de unu el la interparolantoj venas malegaleco,
povas suferi nacia sento de unu el ili. Tiu malegaleco povas konduki al
konfliktoj. Samtempe estas bezonata adekvata traduko por priskribo de
la diversaj teknikaj mekanismoj kaj procesoj en la gepatran lingvon de
konsumantoj de produktaĵo. Antaŭ nelonge estis eldonita en la rusa traduko
la vica volumo de la fama Oksforda enciklopedio "Invention and Technology".
La traduko: "Inventaĵoj kaj teknologioj" estas neĝusta. La angla termino
"Technology" estas pli multsignifa, ol la rusa termino "Teknologioj".
Pli ĝusta laŭ nia opinio estas traduko "Inventaĵoj kaj tekniko" aŭ
"Inventaĵoj, tekniko, teknologioj". Sed iam neĝusteco povas konduki
al paneo kun pezaj sekvoj por la tuta mondo.
La problemo de komuna artefarita lingvo kalkulas
ne malpli ol dumil jarojn. Tamen al nuntempo nur unu el ili - Esperanto
- iĝis la dua almenaŭ por dek milionoj da homoj, vivantaj en multaj
landoj de la mondo. Tiu lingvo super vivis sian genian kreinton - Ludoviko
Zamenhof - je kelke da generacioj. Zamenhof de infaneco revis doni al
la homoj komunan, por ĉiuj komprenatan, simplan lingvon. Li pensis, ke
tiam ĉiuj homoj povos vivi en la paco, sen malamikeco. Tamen du mondaj
militoj iom korektis ideojn de idealistoj. Malgraŭ tio ĉiujare estas
aranĝataj tutmondaj kongresoj de esperantistoj, ekzistas vasta originala
literaturo, en Esperanto estis tradukitaj ĉiuj elstaraj verkoj de la
tutmonda literaturo. En 1987-a jaro laŭ alvoko de UNESKO estis vaste
celebrata la jarcenta jubileo de Esperanto. Ekzistas diversaj socioj por
aplikado de tiu internacia lingvo en diversaj fakoj de kulturo, scienco
kaj tekniko. En Interreto Esperanto estas la dua uzata lingvo post la
angla.
Esperanto estas instruata en lernejoj kaj universitatoj
de Bulgario, Hungario, Ĉinio, Jugoslavio, Italio, Hispanio, Brazilo,
Usono, Francio, Kolumbio kaj aliaj. En Esperanto parolas pli ol dek milionoj
da homoj, loĝantaj preskaŭ en ĉiuj landoj de la mondo. Estas preskaŭ
cent internaciaj kaj naciaj organizoj. Ĉiujare estas aranĝataj tutmondaj
universalaj kongresoj kaj multege da aliaj internaciaj aranĝoj, inkluzive
junularaj kongresoj.
Du internaciaj akademioj de sciencoj uzas Esperanton
kiel la ĉefan oficialan lingvon, kune kun la angla, la germana, la franca
kaj la itala, emfazante tiel egalrajtecon de ĉiuj naciaj lingvoj. Uzado
de lingvo de iu popolo, kiel la komuna lingvo donas nepravigitajn avantaĝojn
al tiu ĉi popolo, premante la interesojn de la ceteraj. Iam malĝusta
prononco valoris vivon. En Biblio estis priskribita tia epizodo. Judoj
venkis filistimlanojn. Tiuj fuĝis trans riveron. Tiam judoj starigis
ĉe la vadejo patrolon kaj demandadis la preterpasantojn: diru la vorton
"ŝabeleŝ". Sed filistimlanoj ne povis prononci la sonon "?" kaj parolis
"sabeles". Tiam oni ilin mortigis. Tiel estis ne nur en la antikveco.
En Ukrainio dum civila milito oni devigis paroli la vorton "kukuruza ".
Multaj judoj povis diri nur "kukuruĵa ". Ilin oni mortigis.
Nun pro malbona prononco oni ne mortigas. Sed
ne donas bonan laboron. Aŭ donas neniun laboron. Tiel, aperas premisoj
por asimilado de popolo, iam perforta, sed iam libervola. Tiel, en la
deksepa jarcento junularo de slava gento en nordo-okcidento de Germanio
sentis abomenon al la gepatra palaba lingvo, ne volis eĉ aŭdi ĝiajn
sonojn. Pastro Kristian Henning (1649-1719), germanano origine, savis
la palaban aŭ la vendan lingvon de forgeso. Kaj antaŭ kaj, precipe,
post la kantoj de Vladimir Visocki, iĝis kompreneble, ke pli bone ol
montoj povas esti nur la montoj, sur kiuj vi ankoraŭ ne estis. Tial unu
el la aŭtoroj, trafinte unufojen Slovenion, en Juliaj Alpoj, en Lubljana,
konatiĝis kun mirindaj homoj, enamiĝintaj en sian landon, sian lingvon,
sian popolon. Ili rakontis al mi pri elstaraj sciencistoj-slovenoj kaj
donacis belegan libron pri cent famaj slovenoj en scienco kaj tekniko.
Unuavice - tio estas fizikisto Joĵef Stefan kaj kemiisto Frederik Pregl.
Kaj multaj aliaj, malpli konataj. Tamen evidentiĝis, ke en Slovenio ekzistas
grupo da homoj, kiuj opinias, ke al loĝantoj de tiu ĉi lando estas pli
bone forgesi la lingvon de siaj antaŭuloj kaj paroli nur en la germana.
Tiel, unu el pioniroj de raketa tekniko, German Potoĉnik, transformiĝis
al Noordung, kaj skribis nur en la germana lingvo. Aperis ideo skribi
artikolon pri elstaraj slovenoj en scienco kaj tekniko. SedŪu pli mi
studis iliajn biografiojn, des pli ili iĝis por mi ne slovenoj, sed aŭstroj.
Kaj poste ankaŭ la duondio de inĝenieroj-termoteknistoj
de la tuta mondo - la fama sciencisto kaj inĝeniero Aŭrel Stodolo el
Slovakio iĝis germanlingva sviso. Eĉ la parenca al ni de studentaj jaroj
M.O.Dolivo-Dobrovolski iĝis pli kaj pli ne ruso, sed germanano.
Verŝajne, la optimala situacio estas konservado
de ajna gepatra lingvo kaj uzado de unu internacia neŭtrala. Esperanto,
estante neŭtrala lingvo, povas dank'al facileco de studo iĝi la dua
lingvo por ĉiuj. En Rusio, esperantistoj havis malfacilan kaj pezan,
kaj iam eĉ tragikan sorton. Tamen, en nuntempo ĝi estas studata ne nur
en kluboj, sed en multaj universitatoj.
Ekde la 1993-a jaro en Rusio en kelkaj teknikaj
universitatoj oni komencis studi Esperanton. Tio donis eblon al estontaj
inĝenieroj partopreni en internaciaj junularaj kongresoj kaj seminarioj
en diversaj landoj de la mondo. La temaro de tiaj konferencoj estas tre
interesa. Tiel en Germanio en la universitata urbo Tubingeno estis diskutata
la problemo de rubaĵo en la pasinta kaj en la moderna mondo. En Italio
en malnova urbo Asizo la ĉefa temo iĝis la demando pri reciproka ligo
inter la homaro kaj ĉirkaŭanta naturo. En Kiroatio en ĉiuj aspektoj
estis studata la maro. Krom sciencaj demandoj multe da tempo estas dediĉata
al kultura programo, kiu, dank'al ununura por ĉiuj facila lingvo, iĝis
proksima al homoj de ĉiuj lingvoj kaj profesioj.
En Moskva ŝtata industria universitato por studentoj
de la du inĝenieraj fakoj tiu lingvo estas deviga por studo. Dum la kvar
duonjaroj estas studata la baza kurso, poste sekvas inĝeniera disciplino.
La defendo de bakalaŭra laboro devas esti efektivigata en tri lingvoj:
la rusa, Esperanto kaj unu el eŭropaj (la angla, la germana, la franca)
En la moderna mondo kreskas kaj fortiĝas nacionalismaj
kaj ekstremaj tendencoj. Disfloras terorismo. Superrego de unu superŝtato
en ĉiuj sferoj kondukas al monopolismo ankaŭ en sfero de kulturo. Esperanto,
kiel lingvo de ĉiuj kaj samtempe nenies, povas enporti rimarkeblan kontribuon
en interkompreniĝo de homoj el diversaj landoj. Iosif Brodski skribis:
"Unuigas homojn ne politika kaj administra sistemo, sed sistemo lingvistikaŢ
|