Aperis en la numero 39 de

La defio de la frosto - Faktoj el Finnlando

Saliko ( Raita Pyhälä - Finnlando)

 

 

 

Por elteni la frostegon nordaj laboristoj en konstruado, arbaro kaj vojtenado devas scii kiel vesti sin. Mendita de kelkaj publika entreprenoj en Finnlando, en 2002 estis kompilita kaj disdonita al interesatoj konsilkajero pri sinvestado kaj malvarmo, ĉar okazis akcidentoj, malsaniĝoj kaj perdiĝis multaj labortagoj pro frosto kaj netaŭga vestado. Averto pri frostdifektiĝo estas pikado kaj doloro en la vangoj, orel- kaj nazpintoj, fingroj, intera femurflanko. La vizaĝon oni povas rapide pli varmigi, se oni premetas ĝin per siaj varmaj manoj. Se aperas blanka makulo sur la haŭto, rapide endomiĝu. La piedfingrojn oni varmigas per kurado aŭ rapida marŝo, la manojn per kunklakado, kaj la tutan korpon per saltado, klaksvingante la brakojn. Homo tro laca por moviĝi frostmortos en kelkaj dekoj da minutoj. Drinkuloj/narkotikuloj kaj senhejmuloj centope mortas en frostaj landoj. Se iu korpoparto milde frostdifektiĝas, ĝi fariĝos malhelviola kaj dolora. Okaze de pli grava difektiĝo minacas amputado.

Subvestoj :

Pro la ŝvitado la plej subaj vestoj estu tiaj kiuj lasas la humidecon trairi tiel ke la subvestoj mem restos sekaj. Bonaj materialoj estas polipropeno, poliestero, silko kaj lano. Dum severa vetero (-15 ĝis - 40 gradoj C) oni surmetu 1-2 parojn da longaj kalsonoj kaj longmanikan subĉemizon. Tiel nomata tavola sinvestado estas rekomendinda, sed oni ne vestu sin nur per puloveroj kaj koltuko.

Survestoj :

Sur la subvestojn oni metas lanan trikotaĵon aŭ veston el artefarita peltaĵo "fleece". La plej ekstera jako aŭ mantelo prefere estu ventorezista, laŭbezone pluv-imuna.

Ŝuoj :

Oni bezonas botojn kiuj estu iom pli grandaj ol la kutimaj, ĉar oni uzas dikajn lanajn aŭ poliestrajn ŝtrumpetojn, kelkfoje eĉ du-tri parojn. Kotonaj ŝtrumpetoj estas nur por la somero. Ili absorbas la ŝviton kaj ĉian malsekecon, la piedfingroj post deko da minutoj en la frosto ekdoloros, ĉar la sango ĉesas cirkuligi la varmon al ili, ŝparante ĝin por la cerbo kaj la internaj partoj de la korpo. Forpreneblaj alplandaĵoj en la ŝuoj ŝirmas la piedon de la frosto enpenetranta tra la plandumo. Altaj kalkanumoj estas sensencaĵo en dika neĝo kaj sur glitaj vojoj. La plandumo estu neglitiga. Feltbotoj estas varmaj, sed la plandumoj rapide uziĝas kaj la felto absorbas akvon kaj malpuraĵojn. Plandumoj el gumo ofte estas danĝere glitigaj.

Gantoj :

La manoj bezonas ventorezistajn, varme subŝtofigitajn gantojn, prefere tiajn, en kiuj nur la dikfingro kuŝas aparte kaj la aliaj kune, se la laboro ne nepre postulas 5-fingrajn gantojn. Sub la leda aŭ akvorezista ganto povas esti aldona ganto el fleece aŭ trikita el lano. Aŭtune ĝardenistoj kaj ĉarpentistoj, dum lertaj laboroj, provas ŝirmi la manojn per duonfingraj aŭ senfingraj gantoj.

Ĉapo :

Tra la kapo foriras 80 % el la korpa varmo, ĉar la sangocirkulado ne malpliiĝas en la cerbo, antaŭ ol minacas jam la morto. Tial oni bezonas ĉapon, orelkovrilojn kaj kapuĉon. Virinoj prefere fuŝu sian frizon ol lasu la froston fuŝi ilian cerbon !

Ne nur dum frostego

Dum milda vetero forta vento povas tri- aŭ kvarobligi la malvarmsenton. Tial ankaŭ 5-grada frosto povas fariĝi danĝera. Precipe se oni malsekiĝas, pro ŝvito, degelanta neĝo en la ŝuoj aŭ sub la kolumo, aŭ pro falo en akvon, oni nepre klopodu enŝirmiĝi aŭ ŝanĝi la vestojn plej eble baldaŭ. Puraj vestaĵoj pli varmigas ol uzitaj, malpuraj kaj ŝvitaj. (Kial normala homo falus enakven vintre? Tio povas okazi sur glacio mara, laga aŭ rivera, kie oni fiŝkaptas, sketadas, skias, piediras, motorsledas, traktoras, aŭtas. )

Efiko sur arkitekturo kaj kutimoj

La multaj vestoj, kiujn oni bezonas ekstere, ŝanĝas la domojn. Oni bezonas rakon en vestiblo, kie pendigi la mantelojn kaj ĉapelojn. Sur la plankon (hejteblan) de la vestiblo oni lasas la ŝuojn kiujn oni surhavis ekstere. Por malsekiĝintaj ŝtrumpetoj, ĉapoj kaj gantoj oni havas sekigejon aŭ oni metas ilin sur la radiatoron, se ĝi ne estas elektra. Enirante oni forprenas 1-2 tavolojn de vestaĵoj (lanajn kalsonojn en necesejo). Ankaŭ en lernejoj la geknaboj bezonas lokon por siaj "eksteraj vestoj" kaj "internaj ŝuoj", tempon por (mal)vesti sin antaŭ ol el/eniri la lernejon. La geinstruistoj devas kontroli, ke dum la paŭzoj ili estas taŭge vestitaj kaj ke dum la lecionoj ili ne surhavas la "eksterajn" ŝuojn, ĉapojn kaj jakojn. Ne indas ŝviti endome, ĉar tiuokaze oni malvarmumos ekstere.

La loĝejoj estas varmaj, rekomendata temperaturo ĉirkaŭ + 20, sed kelkdome eĉ +25-27, kio estas ne nur multekosta sed ankaŭ malsaniga. En maljunulejoj kaj malsanulejoj la temperaturoj estas pli altaj ol en hejmoj. Konstruaj rimedoj kontraŭ la frosto.
La kontraŭfrosta ŝirmado altigas la konstrukostojn. La fenestroj devas esti trioblaj, elirpordoj duoblaj, kaj la izolaĵoj en la muroj kaj plafono/planko dikas 15 - 30 centimetrojn. Plej ofte la izolaĵo estas vitrofibra, tiel nomata "ursofelo". La segaĵon, kiun oni uzis kiam ne ankoraŭ estis havebla vitrofibra izolaĵo, oni ne plu uzas, ĉar ĝi ŝrumpas kaj enlasas la malvarmon. Lignaj domoj, se malbone izolitaj, povas ankaŭ ŝimi. La ŝimado de domoj konstruitaj antaŭ kelkdeko da jaroj jam estigis sanproblemojn (astmo) kaj grandajn kostojn. La akvotuboj devas esti bone ŝirmataj de glaciiĝo. Preskaŭ ĉiu domo havas centran hejtadon, per oleo, elektro, ligno, karbo. Modernaj ĉambroj havas radiatoro(j)n kun termostato(j). Tiel eblas, ke unu ejo estas malpli varma ol alia, laŭ la bezono. Kelkaj domoj uzas la varmon el la ĉirkaŭanta tereno. Tradiciaj domoj havas unu aŭ plurajn fajrejojn sen aŭ kun pordoj. La fumdukton oni fermas per unu aŭ du ladaj klapoj por fermi la elirejon de la varmo, kiam la fajro finbrulis. Fakte, estas konsilinda, ke ĉiu domo havu almenaŭ unu fajrejon, ĉar dum ŝtormoj kaj la plej severaj frostoj, la elektra kurento interrompiĝas aŭ ne ĉiam sufiĉas. Konstrui domon sen fajrejo estas tro aŭdace en la nordo.

Saliko ( Raita Pyhälä - Finnlando)