Aperis en la numero 38 de

INTERVJUO : TRA LA MONDO POR PROMOCIADO DE LA KONSTRUFAKOJ

 

 

 

 

LA DOMO :

Sinjorino Moglia, vi ricevis premion pro fotokonkurso organizita de Fération Française du Bâtiment (Franca Federacio pri Konstruado). Kio estis la temo de tiu konkurso ?

Sinjorino Maria MOGLIA :

La nomo estis "Unuaplane pri konstruado" kaj ĝi celis kolektadon de materialo por la promociado de la konstrufako por la ĝenerala publiko kaj por lernejanoj al kiuj mi deziras montri, ke multnombraj metioj en la konstrufako ebligas interesan karieron.

LA DOMO :

Ĉu vi estas profesia fotistino ?

S-ino MOGLIA :

Tute ne, fotado estas mia hobio ! Profesie mi laboras kiel sekretariino ĉe Syndicat des entrepreneurs et artisans du bâtiment et des travaŭ publics du Haut-Rhin (Sindikato de la entreprenistoj kaj manlaboristoj pri konstruado kaj publikaj laboroj de la departemento Haut-Rhin). Mia labordonanto, kiu malkovris mian hobion, sendis min tra la mondo por foti la medion de konstruado. La vojaĝoj ankaŭ estis financataj de la primetiaj korporacioj kaj de lokaj entreprenoj, inter ili CL Bâtiment, kaj ĉi-okaze mi varme dankas al sinjoro BASSO, la prezidanto de TAKE - LA DOMO.

LA DOMO :

Kiom da landoj vi vizitis ?

S-ino MOGLIA :

Dum ses monatoj mi travojaĝis ses diversajn landojn sur tri kontinentoj : en Sudameriko : Argentinio, Brazilo ; en Afriko : Kamerunio kaj Malio ; en Azio : Nepalo kaj Vjetnamio. Intere mi revenis al Francio por zorgi pri miaj fotoj kaj pri la venonta vojaĝo.

LA DOMO :

Kiel vi organizis vian itineron ?

S-ino MOGLIA :

La ĉefa afero por mi estis la kolektado de sufiĉa mono por la flugoj kaj la vojaĝado per publikaj transportoj en la landoj mem. Poste, surloke, mi unue kondutis kiel normala turisto. Mi estis pristudinta gvidlibron pri la ĉefaj vizitindaĵoj kaj elirante flughavenon, mi uzis landajn kaj urbajn mapojn kaj ekvizitis. Dum la vizitoj min kompreneble allogis konstruejoj. Tiam komenciĝis mia laboro ! Sed ne imagu, ke tuj mi povis komenci la fotadon ! Unue mi tutsimple bezonis permeson por foti. Plej ofte mi komencis ĉe la bazaj laboristoj, kiuj suprenirigis al mi la tutan hierarkion de la ĉefaro ! Kaj tio ofte estis longa vojo ! Mi estas ege insistema kaj sukcesis atingi la direktoron, kiu plej ofte jesis senproblemo post kvin minutoj da klarigo. Sed mi ankaŭ trovis alian vojon : pere de la arkitektoj ! Mi tiam iris al la kultura asocio Alliance Française aŭ al la loka turisma oficejo kaj petis pri listo de arkitektoj, kiujn mi poste kontaktis. Kutime mia projekto interesis ilin kaj iom post iom la unua kontaktito malfermis al mi aliajn pordojn. Tiam mi povis fari interesajn fotojn sur la konstruejoj kaj ekde la supro de la konstruaĵoj.

LA DOMO :

Kaj se vi komparas viajn spertojn sur la diversaj kontinentoj ?

S-ino MOGLIA :

Tre supraĵe mi diru, ke la plej granda moderno regas en Argentinio kaj Brazilo kun problemoj ekonomiaj nuntempe kaj plej ofte la tradiciaj konstrumetodoj pluas en Afriko. Rilate la facilecon foti sur la konstruejoj, mi diru ke en Afriko mi estis komplete libera, sed en Argentinio kaj Vjetnamio mi estis daŭre akompanata, sed ne pro la samaj kialoj : en Argentinio min ekzemple akompanis juna staĝan ta arkitektino, kies rolo estis mia protekto rilate sekurecon sur la konstruejoj. En Vjetnamio mi bezonis kelkajn tagojn por obteni la permeson viziti la konstruejon de la grandega stadiono de Hanojo kaj dum la fotado mi daŭre estis akompanata por ke mi ne faru netaŭgajn fotojn! Rilate sekurecon sur la konstruejoj mi menciu, ke la situacio restas katastrofa en Afriko, kie mi tamen notu la nekredeblan lerton, inventemon kaj adaptiĝemon de la laboristoj.

LA DOMO :

Nuntempe vi lernas Esperanton. Kiel vi alvenis al Esperanto ?

S-ino MOGLIA :

Tio fakte estis ruzaĵo de Sinjoro BASSO, kiu donis al mi mision dum mia vojaĝo al Brazilo ! Mi do faris mian promesitan laboron vojaĝante al Bona Espero, je 250 km de Brazilio. Kaj tie mi estis entuziasmigita de la etoso en tiu bieno, kie sub gvido de la nelacigebla paro Grattapaglia estas edukataj dulingve infanoj, kiuj sen ili ne havintus la estonton, kiun malfermas al ili la edukado sur tiu bieno. Tiam mi eĉ restis ankoraŭ pli longe ol mi unue intencis. Cetere : dum mia restado la infanoj preparis sian partoprenon en la kongreso de Fortalezo. Tio estis Esperanto vivanta. Post mia reveno mi do decidis lerni Esperanton kaj s-ro Basso kontaktigis min kun Sinjoro Grossmann. Post mallonga paŭzo en Francio mi vizitis Afrikon - sen la helpo de Esperanto - , sed jam mi kunportis lernomaterialon kaj lernis dum la atendado en flughavenoj ! Intertempe helpe de Sinjoro GROSSMANN ni alskribis esperantistojn en Nepalo kaj en Vjetnamio, kiuj ege helpis min surloke. Mi profitas tiun intervjuon por danki al ili. Nun mi bezonas lerni pli por vere regi la lingvon.

LA DOMO :

Kaj ĉu vi planas novan vojaĝon ?

S-ino MOGLIA :

Ne ! Nun necesas prepari tutan ekspozicion en la regiono, kiun mi vojaĝigos tuj post finpretigo. Sed ĉar mi absolute ĉion realigas mem, mi certe ankoraŭ bezonos tempon.

LA DOMO :

Ni kore dankas vin pro tiu intervjuo kaj esperas, ke baldaŭ ni havos la okazon raporti pri via ekspozicio.

Se vi deziras helpi al "BONA ESPERO" retu al ugra@uea.org aŭ bonaespero@aol.com