|
|
Pro la vizito de buspleno da esperantistpoj el
TIENEN (Belgio), kiuj malkovris la elzasajn produktojn (fromaĝojn kaj
Esperanto-vinojn), ni proponas al vi klarigi la fabrikadon de la mondfama
fromaĝo de Munster.
Famis ĝis nun la fromaĝo de Munster, kies tradicia
fabrikad-metodon ni deziras klarigi al vi. Sciu, ke ĝi estas inventita
je la X-a aŭ XI-a jarcento de la monakoj, kiuj setliĝis en la valo.
Kaj vi ja scias, ke ili ne neglektis la bongustajn nutraĵojn !
|
|
La famkonata fromaĝo de
Munster
La fromaĝo de Munster estas molpasta fromaĝo
fabrikata el bovino-lakto. La laŭfarma fabrikado, nurnure el kruda lakto,
okazas en la loko de la laktoproduktado. La lakto de la vespera melkado
estas malvarmigata ĝis 12° kaj matene revarmigata al 32°. Aldonatas
sekvonttage la lakto de la matena melkado, parte elkremigita kaj same
revarmigita al 32°. Poste oni aldonas al la tuto kazeigilon.
Post unu horo okazas la disigo inter la selakto,
kiun oni forprenas kaj la kazeo, kiun oni metas en muldilon, kiam ĝi
havas certan konsiston. En tiuj muldiloj ĝi elgutiĝos.
La unuan tagon tiu naskiĝanta fromaĝo estas renversigata kvarfoje, la
duan tagon ĝi estas salumata, kaj poste viŝata dum du aŭ tri tagoj.
Poste oni ĝin lokas en la kelo, kie necesas ĝin lavi dum du ĝis tri
semajnoj. La fromaĝo de Munster estas ĝenerale frandata post kiam ĝi
atingis certan gradon da maturiĝo. Sed la ĝuado dependas de la persona
gusto. Iuj ĝin ŝatas "ĝiskore" finmaturita, aliaj nur parte.
Ni konsilas al vi ĝin frandi kun glaso da Geŭurztraminer.
La tielnomata "Siesskas"
: sukerumita fromaĝo.
La "Siesskas" estas tre ŝatata specialaĵo.
La kunkrema lakto estas kazeigata je la temperaturo postmelka. Poste ĝi
estas disigata de la selakto kaj enmuldigita. Post duonhoro da ripozado,
ĝi estas preta por konsumado kun sukero, kremo kaj ĉerizo-brando (Kirsch).
Tiu "Siesskas" estas plejofte la deserto de la melkista menuo : "Menu
du marcaire".
Supo
Viando-torto de la valo de Munster kun verda salato
Fumaĵita porkoskapolo kun "Roïgabrageldi" (en kaldrono kun multe da graso
kuiritaj terpomoj) Siesskas
Ĉio kun elzasa vino kaj ...posta dormeto !!!
La montar-fromaĝo "Barikas"
Tiu fromaĝo estas el premita pasto.
La lakto de la vespero kaj de la posta mateno estas varmigata ĝis 32°,
kazeigata kaj disigata de la selakto. Poste la kazeigita lakto estas revarmigata
je unu grado ĉiuminute kaj premata dum unu tagnokto ; poste ĝi estos
elmuldigata kaj restigata en salakvo dum plia tagnokto.
Post ĝi estos viŝata kaj lokata en kelo. La maturiĝo daŭros inter
tri kaj ses monatoj kaj dume ĝi estos lavata dufoje ĉiusemajne.
Jen la fromaĝo, kiun vi povas frandi okaze de paŭzo dum enmontara migrado.
Ĝi ja eltenas plurtagan migradon en dorsosako.
Tiujn fromaĝojn kaj la melkistan menuon vi povas frandi en ĉiuj farmgastejoj
(fermes-auberges) laŭlonge de la "strato de la fromaĝo".
TAKE - LA DOMO
|