|
Ĉiu el ni povas veni en situacion, kiam li estas observonta aŭ prijuĝonta
diversajn objektojn. Temas pri vizitoj en entreprenoj, iliaj laborlokoj,
vizitoj de ekspozicioj, prijuĝado de novaj produktoj, instalaĵoj, konstruaĵoj.
La tasko estas esplori ĉi tiujn objektojn kaj fari konkludojn pri ili
aŭ eĉ akiri sugestojn por sia laboro.
Kiel plej bone eluzi tian observadon? Kiel plej multe profiti el tia observado?
Tian observadon estas necese fari sisteme. Ni devus komenci ĉe eligoj
aŭ funkcioj de objektoj. Ofte ni ne konsciiĝas, kiujn funkciojn objekto
vere plenumas aŭ povas plenumi. Ĉe funkcia esplorado de objekto ni povas
uzi sekvantan demandaron:
Kiuj estas la funkcioj de la objekto? 2.
Kial estas la funkcioj sekurigitaj ĝuste tiel?
Kiuj estas la misfunkcioj de la objekto?
Kio okazus, se la objetko ne ekzistus?
Kiel estus eble alimaniere (pli efike, pli racie) sekurigi la funkciojn
de la objekto? Kiel forigi la misfunkciojn de la objekto? (Kion ni povus
aldoni al la objekto, kion forpreni, ĉu estus eble la objekton disdividi,
kunigi kun alia objekto, reorganizi?)
Dum esplorado de funkcioj povas ekesti sugestoj kiel pli bone sekurigi
la deziratajn funkciojn de la objekto aŭ kiel forigi misfunkciojn, te.
kio ĝenas (ekz. bruo, nedezirata varmo, ktp. )
Krom tio ni devus ankaŭ demandi kiel alimaniere eluzi la objekton. La
celo estas ĉu oni povus eluzi la objekton al io alia ol kio ĝi ĝis
nun ne servis. Temas pri pli efektiva pli ĉiuflanka eluzo de la objekto.
Se eblas observi la internan strukturon, te. elementojn el kiuj la objekto
konsistas, esplori ĉi tiujn elementojn kaj iliajn reciprokajn kunligojn.
Observante la internan strukturon de objekto ni klopodu malkovri:
elementojn, kiuj ne plenumas iun utilan funkcion (ekz. aĵoj, kiuj
estas sur laborloko kaj ne estas tie bezonataj);
misfunkciaj elementoj (ekz. tro bruanta ilo);
mankantaj funkciaj elementoj (ekz. sorbado);
neperfektaj funkciaj elementoj (ekz. ero, kiu kaŭzas oftajn perturbojn);
malĝusta nombro de funkciaj elementoj;
materiale trodimensiigitaj funkciaj elementoj;
neraciaj ligoj inter elementoj.
Enigaj karakterizaĵoj de objektoj determinas kostojn, kiujn objekto
per sia funkciado ekigas. Ni devus dispartigi la enigojn laŭ speco, kvalito,
kvanto kaj tempo. Tia esplorado devus montri
ĉu la grandoj de enigaj karakterizaĵoj estas kongruaj kun la eligaj
funkcioj (ĉu bona materialo, ĝia kvalito, kvanto aŭ speco ne estas
uzata por duaranga elirprodukto)?
kiel la enigaj grandoj influas la plenumadon de la funkcioj de la objekto?
se estas forfalaĵo, kion fari por ĝia redukto aŭ eluzo ?
La celo de tia esplorado ĉiam estas kapti ideojn por plibonigo, pli efika
eluzo (ekzemple limigo de enigoj aŭ ilia ŝanĝo) aŭ eĉ por tute nova
solvo. Ĉe observado ni devas ĉiupaŝe strebi ekkompreni la objekton
kaj akiri instigojn por ŝanĝoj. Tion ni devas sekvi ne nur dum la tempo
de observado, sed eĉ poste.
Josef Mendl (Ĉeĥo) .
|