Aperis en la numero 37 de

Josef Mendl (Ĉeĥio)

 

 

 

Kiel organizi sian laboron kaj sian agadon? Tio estas demando, kiun ĉiu el ni estus staronta al si, ĉar bona organizado garantias eĉ al mezkapablaj homoj atingi bonajn rezultojn en profesia laboro kaj en ĉiutaga vivo. En la pasinta jarcento naskiĝis en la Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko metodo de KRITIKA ANALIZO. Ellerni uzi ĝin povas ĉiu el ni.

Kio estas organizado?

Ni prenu ekzemple lignaĵiston. Li estas elfaronta tablon. Li bezonas por tio lignon, najlojn, farbon, tio estas materialo. Krom tio li devas havi ejon, kie li laboros, tie li devas havi maŝinojn, necesajn ilojn ktp, tio estas rimedoj kaj fine ĉi tie devas esti la lignaĵisto mem kun sia lerteco, tio estas aganto. Jen tri necesaj elementoj por ĉiu sukcesa laboro. Sed nur ilia ĉeesto ne sufiĉas. Por ke la laboro estu bone farita, la lignaĵisto devas ĝustatempe havigi al si la materialon, li devas ankaŭ havi ĉe mane ĉiujn rimedojn kaj komenci en certa tempo labori, por ke li povu elfari la tablon en la tempo, kiun li promesis al sia kliento. Do la tri elementoj devas esti kunligitaj, inter ili devas esti harmonio. Kaj ĝuste tiun harmoniigadon oni nomas organizado.

Antaŭ ol vi komencos laboron vi devas koni ĝian celon.

Vi devas pripensi, kion vi volas atingi laborante. Valoras priskribi la celon tre detale kaj en komplikaj situacioj estas konsilinde fari tion vere skribe. Tio servas al kontrolo ĉu vi vere atingis tion, kion vi volis. Koni la celon estas ankaŭ necese por bona elekto de taŭgaj rimedoj. Se ekzemple la tablo devus esti elfarita el metalo, la rimedoj devos esti tute aliaj ol se ĝi estas el ligno. Alia ekzemplo: por transporto de malpeza varo je longa distanco ni uzos alian transportrimedon (aviadilon) ol por transporti pezajn objektoj je mallonga distanco (trajno).

La organizado ebligas racie kaj efike atingi la celon. Do ĝi harmoniigas ne nur la tri organizajn elementojn, sed ankaŭ la celon kaj la uzotajn rimedojn.

Kiel vere organizi ?

Laŭ principoj de la metodo de kritika analizo vi devas sisteme esplori la aktualan organizan staton en koncerna fako, forigi elementojn neraciajn, malnoviĝintajn kaj anstataŭ ili uzi elementojn pli raciajn, pli taŭgajn.

La metodo havas kvar paŝojn:

1 - oni analizas la aktualan staton.
2 - oni serĉas la kaŭzojn de la aktuala stato.
3 - oni serĉas, kiel plibonigi la staton.
4 - oni decidas, kia devas esti la stato.

Post analizo de la aktuala stato oni serĉas la kaŭzojn de tiu stato. Tio ebligas trovi elementojn superfluajn, neraciajn, kiujn oni povas forĵeti. Kaj en la tria paŝo oni serĉas aliajn solvojn pli bonajn, pli raciajn. Fine oni elektas la plej bonan solvon kaj realigas ĝin.

Logika ordo de la analizo.

La analizon ni devas fari laŭ fiksita logika ordo. Ĉiu organiza stato konsistas el ok elementoj:

1. celo - kiucele ?
2. materialo - el kio ?
3. modelo - kion (oni elfaras) ?
4. tempo - kiam ?
5. loko - kie?
6. rimedoj - per kio ?
7. metodo - kiel ?
8. aganto - kiu ?

La supre cititajn ok elementojn oni devas analizi en tiuj kvar ŝtupoj, priskribitaj antaŭe. Do unue oni analizas la celon laŭ ĉiuj kvar ŝtupoj, poste materialon, modelon, tempon ktp, ĉiam en ĉiuj kvar ŝtupoj. Ĉe iu elemento la stato restos la sama, ĉe aliaj ni ŝanĝos la staton, forigos la malnovan aŭ neracian kaj anstataŭigos ĝin per pli bona pli, racia solvo.

La priskribita metodo estas uzebla en ĉiu fako, en ĉiu profesio, en ĉiu okazo. Do ankaŭ de niaj funkciuloj en esperantaj organizaĵoj. Eĉ ĉi tie ĝi povus kontribui al pli bonaj rezultoj de nia laboro.

Josef Mendl (Ĉeĥio)