Esperanta leksikografio kaj terminologio en Interreto
=====================================================

En numero 24 (okt. 1999) de La Domo vi povis legi pri terminologiaj agadoj dum la pasinta UK en Berlino. Oni tie parolis i.a. pri la deziro revigligi la Terminologian Esperanto-Centron de UEA kaj pri la ebloj de Interreto por terminologia laboro. Ekde oktobro la agadoj plue elvolviĝis.

terminologio-l
--------------


Komence de decembro Petro Chrdle (UEA-estrarano) starigis retpoŝtan distribuliston. Li invitis interesutajn homojn aliĝi. Nun ĝi konsistas el 23 membroj.


Membro povas sendi mesaĝon al la adreso <terminologio-l@egroups.com> kaj la
servilo dissendas ĝin aŭtomate al la retadresoj de la membroj. Oni ankaŭ povas legi mesaĝojn per TTT-foliumilo je la adreso:
<
http://www.egroups.com/group/terminologio-l>

Du el gravaj diskuttemoj kiuj priparoliĝis en la retpoŝt-listo, estas labormetodo kaj revigligo de TEC. Por klarigi kiel TEC funkciis en la pasinteco, Miroslav Malovec prezentis malnovajn dokumentojn de TEC en la reto. Ankaŭ la fama libreto de Jan Werner, Terminologia kurso (1986), enretiĝis.

Vi povas mem konsulti diversajn tekstojn retumante al
<"http://www.egroups.com/docvault/terminologio-l/>. Multaj el ili ankaŭ estas legeblaj en la ttt-ejo de Miroslav Malovec <"http://mujweb.cz/Kultura/malovec/>.

Mi listigas la titolojn:

-- Terminologia Esperanto-Centro: Spertoj, problemoj, perspektivoj (Wera Blanke)

-- Faka literaturo (Miroslav Malovec) [Temas pri listo fakaj verkoj en Esperanto laŭ universala dekuma kodigo. Alternativa retpaĝo estas
<http://mujweb.cz/Kultura/malovec/FAKVERKO.htm>.]

--La fonemo ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio (Josef Kavka, ĈEJ/scienc-teknika sekcio, 1980)

-- Kontribue al PIV, Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (Josef Kavka, 1996)

-- Terminologia kurso (Jan Werner, 1986)


Espereble dum la venonta tempo tiu ĉi dokumentaro iĝos pli riĉa per ekz. la statuto de TEC kaj ties iamaj laborplanoj kaj aliaj labordokumentoj. La membroj de la retpoŝtlisto havas pli kaj pli bonan bildon pri la terminologia laboro.

La retpoŝtlisto estas malfermata al ĉiuj interesatoj. Se vi volas aliĝi, retumu al la supre menciata ttt-paĝo. Se vi ne sukcesas tion, bv. kontakti min .

Reta Vortaro
------------

En mia artikolo de La Domo-numero 24 mi menciis projekton de Wolfram Diestel. En novembro li prezentis Retan Vortaron kies ttt-adreso estas
<"http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/>."> La ambicio estas havigi al la Esperanto-komunumo vortaron konsulteblan kaj ĝisdatigeblan per Interreto, kaj kiu ne estas limigita pro kopirajto. Tial la bazo de la Reta Vortaro estas Plena Vortaro el 1934, kiun Diestel enskanis kaj adaptis por prezento en la Interreto. Se oni aliĝas al la redakcio, oni rajtas ŝanĝi artikolojn, aldoni novajn vortojn, aldoni tradukojn de Esperanto-vortoj al aliaj lingvoj, k.s. Modifojn kiujn ŝli volas fari, redaktoro sendas per retpoŝto al Diestel, kiu per specialaj komputilprogramoj pritraktas, kaj enŝovas en la vortaron.
Diskutoj inter la redaktoroj kaj aliaj interesatoj okazas per retpoŝtlisto.
<
http://www.onelist.com/community/revo>.

La alpaŝo de Diestel estas do tre nuntempa. Ĉirkaŭ 4 homoj aktivege modernigas la Retan Vortaron. Mi pensas, ke ĝi meritas vian viziton! Ĉar ĝi bazumas je kompleta vortaro (kvankam malnova), ĝi jam entenas la plej gravajn Esperanto-vortojn. La Reta Vortaro ankaŭ povas eluzi hiperligojn al aliaj ttt-ejoj, ekz. de fakaj terminaroj. Por terminoj pri komputiko la Reta Vortaro jam donas referencojn al Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij
"http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/>.

Bedaŭrinde Diestel ne rajtis uzi la materialon kiun oni uzos por la baldaŭa (?) nova eldono de PIV. Espereble SAT tamen agnoskos la utilon de bona kaj publike malferma vortaro en Interreto por la disvastiĝo de la lingvo Esperanto, kaj konsentos pri la enretigo de PIV. (La historio estas jena: en 1997 kaj 1998 Diestel, pli-malpli propre iniciate, faris ĉiujn programojn por enretigi
PIV-n, sed SAT ne volis uzi tiun eblon. Tial en 1999 Diestel turniĝis al malnova eldono de PV.)

Terminaro pri betono
--------------------

Antaŭ nelonge Jan Werner finis la unuan version de sia Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj. Temas pri propono kiu devos esti provlegata de spertuloj. La terminoj estas sisteme ordigataj kaj ĉiu termino havas difinon kaj havas tradukon en la Angla, Germana kaj Ĉeĥa. En la ttt-paĝo de la Terminologia Komisiono de TAKE <http://famo.virtualave.net/take/> vi trovos ligon al la proponita terminaro. Vi ankaŭ povos komenti la terminojn, aŭ simple konsulti la terminaron.

Alian aldonon de la ttt-ejo de TAKE-TK estas vortaro pri vitokulturo kaj vinologio. Temas pri glosaro de germana-franca junulara instituto, kiun esperantigis Hans Wiersch.

aliaj ligoj
-----------

Por tiuj kiuj volas plu retumi, mi finas tiun ĉi artikolon per aldono de du interesaj ligoj:

-- <http://www.yourdictionary.com>
Tiu ĉi ttt-ejo listigas multege da enretaj vortaroj kaj terminaroj, de plej diversaj lingvoj.

-- <http://muwi.trados.com>

La entrepreno TRADOS prezentas diversajn (ekzemplajn) vortarojn kiuj konsulteblas per ilia MultiTerm-TTT-interfaco. Ekz. EUTERPE (vortaro de la Eŭropa parlamento), BEUMER (terminaro pri maŝinkonstruado, eĉ kun bildoj), KODIX (terminaro pri maŝinkonstruado) kaj UPU (vortaro de la Universala Poŝt-Unio)


Fabien van Mook

<fabien@iae.nl >

i = 105 a = 97 e = 101 <
http://famo.virtualave.net/take/>