Profesia staĝo en Eksterlando
Violette WALTHER - Studentino en
BTS "Internacia komerco" en Liceo René CASSIN en STRASBURGO (Francio)
Dank'al internacia reto de Esperanto-korespondantoj,
mi povis efektivigi profesian staĝon en du ĉinaj firmaoj. Mi elektis Ĉinion
inter 10 aliaj staĝoj, kiuj estis proponitaj al mi en Eŭropo kaj Ameriko
(Kanado). En Ĉinio mi povis ne nur observi la funkciadon de ŝtata firmao
sed ankaŭ de privata firmao, kies estroj ebligis al mi havi iniciativojn
neimageble pli ampleksajn ol en eŭropa firmao, laŭ mia nivelo. Tie mi ĉefe
komunikis per la angla kaj per Esperanto, sed dank'al miaj konoj de la germana
lingvo, mi povis relanĉi kontaktojn inter la ĉina kaj germana firmaoj. Dank'al
la lokaj Esperanto-kluboj mi povis sperti la ĉiutagan vivon en ĉinaj familioj
! Neforgesebla sperto.
Violette WALTHER