HISTORIE:

En decembro 2006 la asocio TAKE-ESPERANTO de Wintzenheim(Francio), la konstruistoj esperantistaj, organizis konkurson pri desegnado por la junaj esperantistoj de la tuta mondo. Alvenis pli ol 300 desegnoj el 24 landoj pri la temo "Espero kaj Kristnasko" Per tiuj desegnoj oni ornamis la urban abion "Abio de l'espero". Japana lernantino skribis:"Kial por Kristnasko ĉe vi oni tranĉas arbojn kiam oni scias ke mankas arbojn en la mondo ? Ĉu ni , esperantistoj, ne povus kunlabori kun la projekto de Unuiĝintaj Nacioj por Medioprotektado (Kampanjo por planti unu miliardon da arboj ) "Plantu por nia planedo "?

Tial nia asocio serĉis lokojn kie oni povas planti arbojn. Pluraj proponoj alvenis de Brazilo,Tanzanio, Ĉadio kaj Kroatio..) .Por komenci ni elektis Brazilon,ĉar ni ricevis koncesion de 950 hektaroj por planti arbojn .Kompetentaj surlokaj personoj,teknikistoj kaj profesoroj de la Universitato de Brasilia helpos nin .La laborlingvo de tiu projekto estas esperanto. Ni lanĉis oficiale tiun projekton dum la Kristnaska Bazaro de Wintzenheim la 2.an de decembro 2007.
Do vi povas patroneci arbon, selektita inter 21 specoj.Por tio bonvolu rigardi alian rubrikon .
La « Abio de l'espero »,bone evoluis dum la jaro ...